Eldon-notoj de GNOME 3.0
1. Enkonduko
GNOME 3.0 estas granda stadioindiko en la historio de la GNOME-projekto. la eldono enkondukas ekscitigan novan labortablon kiu estas dizajnita por la hodiaŭa uzantaro kaj taŭgas por gamo da modernaj komputaj aparatoj. Programistaj teknologioj de GNOME estas signife plibonigitaj por 3.0. Modernigitaj kaj plierapidigitaj, ili ebligos al programistoj kun malpli da tempo kaj laboro provizi pli bonajn uzantospertojn. Kaj GNOME 3 venas kun la samaj aplikaĵoj kiujn uzantoj konas kaj fidas, multaj el kiuj estas rimarkeble plibonigitaj.
GNOME 3.0 konformas al la antaŭvidita eldonciklo de la projekto kaj venas ses monatojn post la pasinta eldono de GNOME, eldono 2.32. Ĝi estas la kulmino de tri jaroj da planado kaj evoluigo kaj estas la unua ĉefa eldono de la projekto depost naŭ jaroj.
3.0 estas la komenco de nova vojaĝo por GNOME. La 3.x eldonserio daŭrigos la laŭplanaj ses-monatan evoluigan ciklon, sed antaŭenigos la tendencon al inventado vidita en 3.0, liveranta rimarkindajn plibonigojn al la sperto kiun havos la uzanto kaj programisto de GNOME.
La GNOME-projekto estas internacia komunumo kiu laboras por disponigi bonegan programaron al ĉiu. Nia tuta verko estas libere uzebla, modifebla, kaj redistribuebla, kaj ĉiu estas bonvena por partopreni jeĝia kreado. Se vi ŝatus helpi nin fari niajn produktaĵojn eĉ pli bonaj, vi povas alliĝi al ni
2. Kio novas por uzantoj
- 2.1. Nova labortablo
- 2.2. Aplikaĵoj
2.1. Nova labortablo
3.0 enkondukas novan GNOME-labortablon. Eleganta kaj bela, ĝi estas dizajnita por ebligi al homoj fari aferoj facile, kun komforto kaj regpovo. La labortablo 3.0 daŭrigas la fokuson de la GNOME-projekto provizi facile uzeblan labortablan medion kiu povas esti uzata de ĉiu. Ĝi inkluzivas multajn novajn rimedojn.
- 2.1.1. La superrigardo pri aktivecoj
- 2.1.2. Sciigoj kiuj funkcias por VI
- 2.1.3. Integrigita mesaĝado
- 2.1.4. Grupigu viajn fenestrojn
- 2.1.5. Labortabla serĉo
- 2.1.6. Redizajnita agordoj framon
- 2.1.7. Tem-orientita helpo
- 2.1.8. Kaj tio ne estas ĉio…
- 2.1.9. Pliaj informoj
2.1.1. La superrigardo pri aktivecoj
La aktivecoj-superrigardo estas kerna rimedo de la labortablo de GNOME 3. Alirebla per la 'Aktivecoj'-butono , supra maldekstra varmangulo aŭ Vindoza klavo, ĝi estas la pordo al ĉiuj viaj komputaj agadoj. La superrigardo ebligas al vi vidi ĉiujn viajn fenestrojn samtempe kaj povas esti uzata por ŝanĝi de unu tasko al alia, aŭ ekruli aplikaĵojn.
2.1.2. Sciigoj kiuj funkcias por VI
GNOME 3 inkluzivas novan sciigan sistemon kiu estas dizajnita por ebligi al vi plene atenti vian aktualan taskon. Sciigoj ne estas entrudaj, sed atendos vin en la Mesaĝbreto ĝis vi estas preta respondi ilin. Sciigoj ankaŭ estas interagaj: klako sur ili transirigos vin al la rilata fenestro, kaj ili povas havi butonojn por oftaj respondoj.
2.1.3. Integrigita mesaĝado
Mesaĝado estas rekte integrigita kun la labortablo de GNOME 3. Ĉe GNOME 3 vi povas respondi mesaĝon rekte de ĝia sciigo, kaj vi povas reiri al antaŭaj konversacioj per la Mesaĝbreto ĉe la malsupro de la ekrano. Tio signifas ke vi povas komuniki kun viaj kontaktuloj sen neceso transiri al alia fenestro.
2.1.4. Grupigu viajn fenestrojn
La nova laborspacoj-interfaco de GNOME 3 faciligas grupigon de viaj fenestroj kaj provizas simplan manieron organizi vian laboron. Fenestroj estas facile aldoneblaj al laborspaco per treno-kaj-faligo, kaj la miniaturoj en la laborspaca ŝaltilo povas esti uzata por movi inter spacoj.
2.1.5. Labortabla serĉo
La labortablo de GNOME 3 inkluzivas integrigitan serĉilon kiu povas esti uzata por ruli aplikaĵojn, movi inter fenestroj, kaj malfermi lastatempajn dokumentojn kaj agordojn. La GNOME-projekto plivastigos ĉi tiun labortablan serĉkapablon en estontaj eldonoj.
2.1.6. Redizajnita agordoj framon
GNOME 3 inkluzivas novan agordkrozilon kiu ebligas esplori viajn sistemagordojn en la sama fenestro, kaj ankaŭ priserĉi agordpanelojn. La sistemagordoj de GNOME ankaŭ estas reorganizitaj por 3.0, tiel ke estas simple trovi la agorderon kiun vi bezonas, kaj multaj agordpaneloj ankaŭ estas redizajnitaj por esti pli facile uzeblaj.
2.1.7. Tem-orientita helpo
GNOME 3 havas novan tem-orientitan helpon, kiu estas dizajnita ebligi trovadon de la respondoj kiujn vi bezonas sen traserĉi longajn gvidlibrojn. Egaj plibonigoj de efikeco kaj pli rapidaj serĉoj signifas ke vi uzos malpli da tempo serĉante la deziratan konsilon.
2.1.8. Kaj tio ne estas ĉio…
La labortablo de GNOME 3 havas multajn aliajn trajtojn. Jen nur kelkaj el ili:
- Loko por teni viajn preferatajn aplikaĵojn, nomita la Dash.
- Flank-al-flanka fenestro kahelado por ke vi povu facile uzi du fenestrojn samtempe.
- Novaj ekranfonoj, inkludante novan defaŭltan GNOME-ekranfonon.
- Bela nova aspekta etoso kaj eleganta nova GNOME-tiparo nomita Cantarell.
2.1.9. Pliaj informoj
Pli da informo pri la labortablo de GNOME 3, inkluzive de videaj demonstroj, estas troveblaj en la retejo de GNOME 3.
2.2. Aplikaĵoj
GNOME-aj aplikaĵoj ricevis multajn plibonigojn por 3.0, kaj ne eblas priskribi ĉiujn. Jen kelkaj el la plej grandaj ŝanĝoj kiuj inkludiĝis en la eldono.
- 2.2.1. Redizajnita dosiera esplorilo
- 2.2.2. Modernigita reta foliumado
- 2.2.3. Pli inteligenta tekstredaktilo
- 2.2.4. Pli bona mesaĝado
- 2.2.5. Nevideblaj plibonigoj
- 2.2.6. Sed atendu, estas pli !
2.2.1. Redizajnita dosiera esplorilo
Naŭtilo, la GNOME-a dosiera esplorilo ricevis freŝan novan aspekton por 3.0. La nova interfaco estas pura kaj eleganta, kaj la nova 'lokoj' flankstrio faciligas salti al gravaj dosierujoj. La Connect to Server dialogo ankaŭ estas redizajnita por pli efikigi ĝin.
2.2.2. Modernigita reta foliumado
La foliumilo Epifanio ricevis kelkajn plibonigojn por 3.0. Navigado estas pli rapida kaj pli reagema, kaj la nova eldono enkondukas geolokigan subtenon. Epifanio ankaŭ inkluzivas novan elŝutan interfacon kaj statindikilon, kiu donas pli fokusitan uzantinterfacon kaj kiuj, kune kun multaj aspektplibonigoj, donas poluritan, modernan krozad-sperton.
2.2.3. Pli inteligenta tekstredaktilo
GNOME 3 inkluzivas ĝisdatigojn de la tekstredaktilo Gedit , inkluzive de inteligenta literumkontrolado, kompleta subteno de kompaktigitaj dosieroj, kaj la kapablo pritrakti dokumentojn kiuj enhavas nevalidajn karaktrojn. Gedit 3.0 ankaŭ inkluzivas novan serĉ-interfacon kiu ne ĝenas rigardon al dokumento, kaj tab-grupojn kiuj ebligas vidi kelkajn dokumentojn samtempe.
2.2.4. Pli bona mesaĝado
La eldono 3.0 de la mesaĝa aplikaĵo Empatio enhavas kelkajn ŝanĝojn, inkluzive de pli bona voko-pritrakto, literum-helpo, pritrakto de pasvortoj kaj atestiloj. Nun eblas bari alvenantaj mesaĝoj de nedezirataj kontaktuloj, kaj serĉi kontaktulojn sur foraj serviloj.
2.2.5. Nevideblaj plibonigoj
Ŝanĝoj en la subsurfacaj teknologioj de GNOME 3 signifas ke GNOME 3 aplikaĵoj estos pli rapidaj, kaj nia nova temo-sistemo donos al ili pli rafinitan aspekton. Multaj el la kutimaj interfacoj de GNOME, kia Pri dialogoj, ankaŭ estas plibonigitaj.
2.2.6. Sed atendu, estas pli !
Aliaj GNOME-aplikaĵoj ankaŭ fariĝis pli bonaj por GNOME 3.0:
- La retkameraa budo Rideto (Cheese) inkluzivas novajn efektojn kaj uzanto-agordeblaj efektojn.
- Evinco nun donas eblecon krei paĝindikliojn en la dokumentoj kiujn vi rigardas.
- La GNOME-bildmontrilo, nomita Okulo de GNOME, estas plirapidigita kaj havas novan kromprograman sistemon.
- Totemo 3.0 inkluzivas pli bonan elsend/ricev-fluan subtenon por video kaj sono.
3. Kio novas por programkreistoj
La programistaj teknologioj de GNOME estas plibonigitaj por 3.0. Signifa kvanto da kombiniga laboro kaŭzis grandan nombron da modjuloj fariĝi ne tute necesaj. Multaj komponentoj estas simpligitaj kaj modernigitaj, kaj kelkaj teknologioj estas anstataŭigitaj per pli bonaj rimedoj.
- 3.1. Modernaj grafikaĵoj
- 3.2. Altnivela pritrakto de enigiloj
- 3.3. Plibonigitaj etosigaj kapabloj
- 3.4. Subteno de multaj platformoj
- 3.5. Facila kreo de aplikaĵoj
- 3.6. Unuaklasaj bindoj
- 3.7. Rapidaj kaj simplaj agordoj
- 3.8. Pli riĉaj kaj flekseblaj uzanto-interfacoj
- 3.9. Anjuta Integrita Programada Medio
- 3.10. Promocii al GNOME 3
3.1. Modernaj grafikaĵoj
GTK+, la GNOME-a grafika ilaro, tute liberiĝis de la antikviĝintaj desegnaj Aplikaĵ-Program-Interfacoj. Tio ebligis ke ĝi estu firmigita ĉirkaŭ modernaj grafikaj rimedoj, tiel ke ĝi estas pli rapida kaj portebla.
3.2. Altnivela pritrakto de enigiloj
GTK+ nun utiligos XInput2 se ĝi estas disponebla. Tio donas kelkajn signifoplenajn avantaĝojn, ekzemple subtenon por varma konektado de enigiloj kaj subteno por kompleksaj iloj kiaj tabuletoj. Integriĝo kun XInput2 ankaŭ ebligas pritrakton de multoblaj indikiloj kaj signifas ke GNOME estas preta por la alveno de multobla tuŝo en XII.
3.3. Plibonigitaj etosigaj kapabloj
GNOME 3.0 enkondukas novan vidan etossistemon. Etosoj estas homlegeblaj pro la uzado de CSS-sintakso, kaj etos-aŭtoroj nun povas aliri pligrandan gamon da efikoj kiaj kurboj, gradientoj kaj alfa-koloroj. La nova sistemo ankaŭ subtenas implicajn animaĵojn kaj RVBA-kolorojn.
3.4. Subteno de multaj platformoj
GTK+ 3.0 havas novan kapablon facile subteni multajn platformojn (ĉi tiuj povas esti konstruataj samtempe kaj elektitaj je rultempo). Tio multe plifaciligos transiron al novaj platformoj kiel, ekzemple, Wayland.
3.5. Facila kreo de aplikaĵoj
La nova GtkApplication-klaso aŭtomate prizorgas multajn aplikaĵ-integrigajn taskojn, inkluzive memori pri malfermaj fenestroj, certigante unikecon kaj eksportajn agojn. Tio signifas ke kreado de GNOME-a aplikaĵo estas pli oportuna kaj bezonas malpli da kodo. Ĉi tiu rimedo estos pli vastigata dum la 3.x ciklo.
3.6. Unuaklasaj bindoj
GNOME tradicie subtenis gamon da altnivelaj lingvoj. La enkonduko de GObject-introspekto en GNOME 3.0 signifas ke ĉi tiuj lingvo-bindoj estas dinamike ĝisdatigataj, certigante fidindecon kaj donante al programistoj aliron al la tuta gamo de funkciado proviziita en nia kernaj teknologioj.
3.7. Rapidaj kaj simplaj agordoj
La antaŭajn agordajn rimedojn de GNOME oni anstataŭigis per du novaj komponantoj por 3.0. Ambaŭ havas grandajn avantaĝojn kompare al la malnovaj. GSettings provizas simplan kaj efikan agordan API kaj permesas ke klas-atributoj estu bindataj al agordoj facile. dconf estas la nova blindige rapida konserva kaj retrova parto de la duo.
3.8. Pli riĉaj kaj flekseblaj uzanto-interfacoj
La GNOME-a interfaca ilaro gajnis plibonigitajn enpaĝigajn kapablojn kiu kontribuas al pli fleksebla kaj efika asigno de spaco por ambaŭ interfac-regiloj kaj enhavmontrado. 3.0 ankaŭ enkondukas kelkajn novajn interfacajn aĵojn, kiaj ŝaltilo kaj aplikaĵelekta dialogo.
3.9. Anjuta Integrita Programada Medio
Anjuto, la integrita programada medio de GNOME, inkluzivas kelkajn plibonigojn en 3.0, inkluzive de la aŭtomata konektigo de signaloj al interfacaj aĵoj, plibonigita subteno por autotools/pgk-config, kaj novan Git integrigan sistemon.
3.10. Promocii al GNOME 3
Nia transporta gvidilo enhavas instrukciojn pri kiel transporti ekzistantajn GNOME-ajn programarojn al niaj novaj programistaj teknologioj.
4. Internaciigo
Dankon al membroj de la tutmonda GNOME-tradukprojekto, GNOME 3.0 subtenas pli ol 50 lingvojn, ofte inkludante manlibrojn por uzantoj kaj administrantoj.
Subtenataj lingvoj inkluzivas:
- araba
- asturia
- bengala
- brazila portugala
- brita angla
- bulgara
- dana
- estona
- eŭska
- finna
- franca
- galega
- germana
- greka
- guĝarata
- hebrea
- hindia
- hispana
- hungara
- indonezia
- itala
- japana
- kanara
- kataluna
- kataluna (valencia)
- korea
- latva
- litova
- marata
- nederlanda
- norvega
- panĝaba
- pola
- portugala
- rumana
- rusa
- serba
- serba latina
- slovena
- sveda
- taja
- tamila
- turka
- ukraina
- vjetnama
- ĉeĥa
- ĉina (Honkongo)
- ĉina (Ĉinio)
- ĉina (Tajvano)
Multaj aliaj lingvoj estas parte subtenataj. Detala informo pri la amplekso de GNOME tradukoj estas havebla per la tradukstata retejo de GNOME.
Traduki programaran pakaĵon tiom grandan kiel GNOME en alian lingvon povas esti malfacila tasko por eĉ la plej sindona tradukteamo. Por ĉi tiu eldono elstara klopodo estas farita de la ujgur-lingva teamo, pligrandiganta la kompletecon de sia traduko je pli ol 37 poentoj. La Esperanto-teamo ankaŭ pligrandigis ĝian kovron je 21 elcentoj.
5. Havigi GNOME 3.0
La fontkodo de GNOME 3.0 estas libere havebla por elŝuti kaj redistribui. (Estas rekomendite ke uzantoj atendu ĝis GNOME 3.0 estas havebla pere de distribuanto aŭ vendanto, tamen.) Informo pri kiel havigi GNOME 3.0 estas trovebla en la retejo de GNOME 3. Ĉi tiu retejo ankaŭ provizas ekzaktajn programkopiojn kiujn vi povas uzi por provi ĝin.
Por provizi avangardan sperton, la labortablo de GNOME 3 bezonas hardvare akcelitan grafikan kapablon. Se tio ne estas disponebla, la retropaŝa labortablo de GNOME 3 provizas bonegan sperton kaj inkluzivas multajn el la plibonigoj enhavataj en ĉi eldono.
6. Anticipante GNOME 3.2
La venonta eldono en la serio GNOME 3.x laŭplane estos en septembro/oktobro 2011. Multaj novaj funkcioj kaj plibonigoj al 3.0 estas planitaj, inkluzive de la aldono de dokumentoj-interfaco al la aktivecoj-superrigardo, pligrandigo de la aplikaĵaj menuoj en la supra breto, kaj integrigitaj agordoj por dokumento-dividado kaj retkontoj.
7. Agnoskoj
Ĉi tiu eldono ne estus ebla sen la laborego kaj sindediĉo de la GNOME-komunumo. Esperantigita de Ken PRICE. Gratulon al ĉiu kiu realigis ĝin.
Ĉi tiuj eldon-notoj povas esti libere tradukitaj en iun ajn lingvon. Se vi deziras traduki ilin en vian lingvon, bonvolu kontakti la GNOME-tradukprojekton.
Ĉi dokumento distribuiĝas laŭ kondiĉoj de Creative Commons Sharealike 3.0 license. Kopirajto © The GNOME Project
Kompilita de Allan DAY kun helpo de la GNOME-komunumo.